FANDOM


AO2 > Ĉefpaĝo > Aktuala Paĝo


Bonvolu traduki:

AO2 LernolibroEdit

Argentum online 2 estas enreta komputila rolludo. Ene de siaj teroj, vi partoprenos en grandaj bataloj, turniroj kaj serĉadoj enkarniĝante timindajn militistojn, magiistojn, paladiojn, ktp. el la plej pluraj rasoj.

Kiel ekludiEdit

RegistriĝoEdit

Unue vi devas krei konton. Ĉi tiun konton vi uzos por eniri la ludon, la forumon kaj la ĉefan paĝon.

Musklakante la ligilon “Registriĝi” el la ĉefpaĝo vi eniros demandujon por aktivigi la konton.

Vi devas plenigi ĉiujn formularojn kiuj havas ruĝan asteriskon.

La uzantnomo kaj la pasvorto devas havi almenaŭ 6 literojn. Ĉi tiu uzantnomo estas la nomo de via konto, ne de via rolulo. Poste en la kreo de rolulon vi elektos nomon.

Post musklako al “Sendi” vi ricevos la informon pri la kreo de la konto.

InstaloEdit

Poste elŝutu la klienton kiu permesos vin konekti al niaj serviloj. Ĝi troviĝas sub la nomo “Clientoj” ene de la elŝutaĵa sekcio. Ankaŭ eblas elŝuti ĝin musklakante ĉi tie.

Post akiri ĝin vi devas malkunpremi ĝin al dosierujo, ĝi povas esti ajna, sed ni sugestas ke ĝi esti C:\AO2 por plibonigi la respondojn kaze de teknikaj problemoj.

KonfiguracioEdit

La ludo estas defaŭlte en angla lingvo. Eblas ŝanĝigi la lingvon malferminte la dosieron C:\AO2\Config\ClientConf.ini kaj anstataŭinte la lineon LANGUAGE=engliŝ per LANGUAGE=esperanto.

La ludo komencas ekzekutante la dosieron C:\AO2\Testengine.exe. Vi povas aldoni rektan eniron al via skribtablo.

Konektado kaj kreo de rolulojEdit

Post lanĉi ĝin vi vidos la sekvan ekranon

Image002

Serva listo

Kie aperas:

  • La versio de la kliento kaj la listo de serviloj.
  • La nun aktiva servilo estas “200.49.208.83 AR Ryĝar”. Se ĝi ne estas elektata (markata blanke) vi devas elekti ĝin.

Musklakinte “Login”on estos petata al vi enskribi la uzantnomon kaj la pasvorton kiuj vi elektis kiam vi enregistriĝis.


Image003

Ensalutante




Post musklaki Sekvi estas momento por krei la rolulon!!





Image004

Kreo de la rolulo




Oni rajtas krei tri rolulojn. Ĉiuj roluloj de la sama konto havos ion komunan.

Musklaku Krei rolulonon.




Image006

Kreo de rolulo

Ĉi tie oni devas elekti la nomon kiun volas por sia rolulo, la rason, la profesion kaj la sekson.

Depende de ĉi tiuj elektoj via rolulo evoluos. Por ĉiu raso ekzistas bonigoj aŭ malbonigoj kiuj modifos la modon de altiĝo de la atributoj.

La atributoj estas la valoroj kiuj difinos vian rolulon. La poveco por skivi, la damaĝo kion vi kaŭzos, la bataliloj kaj ensorĉoj kiujn vi povos uzi, la konduto de la npc (non player ĉaracter) kun vi, la eblecoj por komuniki kiujn vi havos, ktp. ŝaĝos depende de tiuj ĉi valoroj kaj de la lertecoj kiujn ni vidos poste.

Tiu ĉi estas listo de la atributoj kiujn havos vian rolulon:

Fizikaj atributoj
STRENGTH FORTECO
CONSTITUTION KONSTITUCIO
DEXTERITY LERTECO
BEAUTY BELECO
Mensaj Atributoj
WILLPOWER VOLFORTO
PERCEPTION SENTO
INTELLIGENCE INTELIGENTECO
CHARISMA KARISMO







Forteco: Difinas la damaĝon kiun povas kaŭzi via rolulo kiam atakas. Ankaŭ difinas la maksimuman pezon kiun via rolulo povas porti; alivorte, la maksimumajn objektojn kiujn vi rolulo povas porti en sia objektujo foje. Ĉiu objekto havas sian propran pezon, la totala pezo estas kalkulata sumigante ĉiujn pezojn.

Speciala kazo estas la oraj moneroj, kiuj pezas 0. Sed, la maksimuma kvanto per rolulo estas 62000.

Konstitucio:Difinas la povecon por rezisti la atakojn de la malamikoj. Ĝi estas parenca de la viveco.

Lerteco: Difinas la povecon de la roluloj por atingi batojn kaj por skivi la malamikajn atakojn.

Beleco: Ĝi difinas la unuan reakcion de la NPC-oj kun nia rolulo, ju pli bela estas la rolulo, des pli konsentonta estas la NPC-oj por babili kun li. Iuj NPC-oj eĉ ne babilos kun tro malbelaj roluloj.

Volforto: Influas la poveco de la roluloj por lerni novajn lingvojn: Elviŝ, Entiŝ, Dorkiŝ, ktp. Ĉiuj 'Uzantaj Roluloj' naskiĝas scipovante la komunan lingvon aŭ 'common tongue'. Ekzistas multaj NPC-oj kiuj ne scipovas 'common tongue' kaj paroladas per siaj propraj lingvoj, por komuniki kun ili, la roluloj devos scipovi ilian lingvon. La roluloj ankaŭ povos komuniki en aliaj lingvoj kaj nur estos kapablaj kompreni tiujn roluloj kiuj scipovas ilian lingvon. Por tiuj kiuj ne scipovas ilian lingvon, la vortoj estos montritaj kiel ĉeno de malkompreneblaj simboloj.

La volforto ankaŭ difinas la "energikvanto"n kiun havos la rolulo. Ĉi tiu energio estas kiun vi konsumos por ne laciĝi atakante aŭ laborante kaj kiun vi konsumos lanĉante ensorĉojn.

Sento: Difinas la povecon de rolulo por batali per arĉo kaj per pafaĵaj bataliloj. Ju pli da sento, des pli da eblecon por atingi atakon havas la rolulo. Ankaŭ influos por skivi pafaĵojn.

Inteligenteco: Difinas la kompleksecon de la ensorĉoj kiujn povas lerni 'ludanta rolulo'. Ankaŭ difinas la kompleksecon de la lingvoj kiujn povas lerni 'ludanta rolulo'. La dialogoj kun la NPC-oj ankaŭ estas regataj de la inteligenteco de la roluloj: ju pli inteligenta des pli da eblecon por komuniki havas la rolulo.

Karismo: Difinas la maksimuman kvanton da partianoj kiun povas havi NPC-o. La karismo ankaŭ difinas la poveco de persvado de la roluloj por kun la NPC-oj. Ĝi ankaŭ influas la povecon por 'domigi' bestojn, ju pli da punktojn rolulo havas des pli fortegajn bestojn eblas domigi.


Ĉiu batalilo, ĉu kiraso aŭ ĉu lerteco ofte bezonas minimuman punktojn de iuj atributoj por esti uzata. Same por iuj vestoj.

La bonigaxoj kaj malbonigaĵoj ankoraŭ ne estasn difinitaj, sed tiu ĉi estas la tabelo plej proksimuma al la fina ke ni havas momente:

Tabelo de roluloj
Forteco Konstitucio Lerteco Beleco Volforto Sento Inteligenteco
Homo 1 1 0 0 0 0 0
Duonelfo 0 0 1 1 0 0 0
Elfo -1 -2 2 1 1 0 1
Malluma Elfo 0 -2 2 0 1 2 0
Nano 2 2 -1 0 0 0 -1
Duonorko 2 1 0 -1 0 0 -1
Duonogro 4 3 -2 -2 0 0 -4
Hobbito -2 0 2 0 0 2 0
Dorckeano -3 -5 0 0 3 0 1

Post finigi vian elekton de rolulo musklaku en Kontinui por eniri al la ludo!!

Gratulon!! Vi jam estas ludanta Argentum online 2!

Jam lude, via rolulo aperas en Ullathorp-o. Ĝi estas la jena bildo.

Image008

Ekrano de la ludo




Por aktigi vian rolulon ekzistas movklavo, aktklavoj kaj komandoj.




Klavoj de MovoEdit

Sagoj La rolulo marŝas al la elektita direkto
Sagoj+Skipo La rolulo kuras al la elektita direkto
X La rolulo turniĝas dekstren
Z La rolulo turniĝas maldekstren

Klavoj de AgoEdit

A Ataki
U Uzi
G Preni
D Faligi
I Malfermi objektujon
* Malfermas statistokujon
Enirklavo Eniras/Eliras tekstmodon (por babili kun aliaj roluloj)
ESC Eliras la ludon

OrdonojEdit

La komandoj estas lanĉataj per tekstmodo antaŭmetinte punkton


Komandtabelo
.playing Nunaj enretaj ludantoj
.ver Klienta versio
.charexp Nunaj ekspertpunktoj
.chargold Amasigita oro
.dropgold x Faligi X orajn monerojn, estante X ajna numero inter 1 kaj 60.000
.trade Montrigas tliston objektoj kiujn komercas NPC-o
.buy x Aĉeti objekton de NPC-o
.charweight Peza kvanto portata.

Post tio, la plej bona elekto estas altigi nivelon por progresi la lude.

Por tio oni devas mortigi kreitojn. Ĉiu foje kiam oni mortigas kreiton oni ricevas ekspertpunktojn.

La mondo de Argentum Online 2 estas dividita mape. Ĉiu mape oni trovos diferajn kreitojn por mortigi.

Por mortigi kreiton oni devas halti ĉe kreito kaj ataki ĝin preminte la butono A.

La kreito anjaŭ atakos vin. La informo pri batalo esos montrata en la konsolo.

Se vi estus mortigita vi devus iri al la eklezio por ke la sacerdoto revivigos vin. Ĝi estas farata haltinte ĉe li kaj klakante duoble sur li.

Iuj kreitoj mortigite faligos oron, aliaj eblas faligi valorajn objektojn aŭ gemojn.

Post akiri la bezonatajn ekspertpunktojn vi altigos nivelon.

Pasinte al la sekva nivelo vi gajnos vivpunktojn, energipunktojn kaj atributpunktojn depende de la elektita raso.. Vi ankaŭ gajnos po 5 rolulpunktojn por ĉiu fojo kiam vi altigas nivelon. Tiuj ĉi punktoj estas uzataj por altigi viajn atributojn aŭ por akiri lertecojn.

ObjektujoEdit

Preminte la klavon I oni malfermos la fenestron de la objektujo. Tie aperas ĉiuj objektoj portataj. La objektoj enmetiĝas la objektujon kiam vi prenas ilin el la etaĝo aŭ kiam vi akiras ilin de komercanto.

Image010

Objektujo

Por uzi objekton oni devas klaki ĝin kaj premi la klavon U. Por fini uzi ĝin estas la sama procezo. Por uzi objekton de la sama tipo al uzata oni devas fini uzi ĝin por uzi la alian.

Por faligi objekton oni devas klaki ĝin kaj premi la klavon D

StatistikoEdit

La fenestro de statistiko malfermiĝas per asterisko (*) el la numpado.

En tiu ĉi fenestro oni povos vidi ĉiun informon pri sia rolulo, plialtigi ĝiajn atributojn kaj akiri novajn lertecojn.

Image012

Statistiko

Por altigi unu aŭ pli atributojn oni devas elekti la atributon kaj per Altigi atributon pligrandigi sian valoron.

Por ebli altigi ilin oni devas havi Rolulpunktojn disponeblaj. Vi elspezi po 1 rolulpunkton por ĉiu punkto asignita al atributo.

Oni povas ŝanĝigadi la atributojn ĝis kontente, nenio estos savita ĝis klakite Konsenti ŝanĝojn. Poste la ŝanĝo estas neinversigebla.

En la antaŭa ekrano la fenestro de lertecoj estas malplena ĉar ĝi ne havas disponeblajn rolulpunktojn. La servilo montros la lertecojn akireblantajn.

Pasinte la unuan nivelen aperos la lerteco (2)Senarma batalo . Tiun ĉi lertecon ankoraŭ vi ne havas, vi devas akiri ĝin. La kosto por akiri la lertecon estas la kvanto de rolulpunktoj kiu aperas inter krampoj.

Por akiri ĝin oni devas elekti ĝin kaj klaki en Akiri lertecon. La krampoj malaperos kaj 2 punktoj estos rabatitaj el la rolulpunktoj disponeblaj.

Ĉiam post fari ĉion oni devas klaki Konsenti Ŝanĝojn.

Image014

Aldonante Lertecon

Nova lerteco aperis!!.

Ekzistas lertecoj kiuj dependas de aliaj aŭ kiuj dependas de iuj atributoj por ke aperos. Resume, por ke aperos lerteco oni devas havi rolulpunktojn disponeblaj, la lertecon el kiu dependas akiri ĝin kaj la bezonatajn atributojn.

La jena tabelo montras la lertecojn, iliajn dependojn kaj bezonojn:

Image036

Tabelo de Lertecoj

KomercadoEdit

Por aĉeti objektojn oni devas iri al komercanta NPC-o, musklaki ĝin kaj enskribi la komandon .trade. La komercanto montros liston de la objektoj kiujn ĝi vendas.

En la listo aperas la numero de la objekto, la nomo de la objekto kaj la aĉetebla kvanto.

Por akiri objekton de la listo oni devas havi la sufiĉan oron por pagi ĝin.

La aĉeto estas farota per la komando .buy x anstataŭiginte ikson per la numero de la elektita objekto la liste.

Post fari ĉion antaŭan la objekto aperos en la objektujo.


ObjektaroEdit

Listo de iuj objektoj kiuj oni povas trovi.

Vestaĵoj/KirasojEdit

Image037

Kampulaj Vestoj

Image038

Ordinaraj Vestoj

Image039

Ordinaraj Vestoj

Image040

Ordinaraj Vestoj

Image041

Griza Tuniko

Image042

Bruna Tuniko

Image043

Sacerdota Tuniko

Image044

Ĉenkiraso

ArmilojEdit

Image046

Glavo

Image047

Longglavo

Image048

Arko

Image049

Ponardo

Npc-ojEdit

Image051

Rato

Image052

Zombio

Image053

Goblo

Image054

Koboldo

Konsiloj kaj trukojEdit

Preni objektojn / Lukti kontraŭ NPC-ojEdit

Ĉar multaj havas problemojn pri tiu ĉi, jen klarigo pri la afero:

La plej parto de la problemoj estas tial ke en AO2 ekzistas 8 eblaj movoj antataŭ 4. Pro tiu kaŭzo proksimiĝi al NPC-o por ataki ĝin aŭ al objekto por preni ĝin eblas 3 opcioj. Aŭ la objekto estas diagonalsupre, antŭ ni aŭ diagonalsube.

Image016

Direktoj

En la bildo estas montrata la korekta direkto al la objekto. Se ni uzus la diagonalsubon ni irus el 1 al 4 sen stari sur la objekto

Ĉiukaze, tiu ĉi estos plisimpligita uzante muson, sed ĝi estas bona scii kiel movas la rolulo la lude.

Ni pliampleksigos la manlibron iom post iom.

Mi esperas ke la manlibro estis utila kaj ke vi ĝuos la ludon!!! Ryghar.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.